Probal Dasgupta

barata leksika esploristo (1953-2026), prezidanto de UEA (2007-2013)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Probal DASGUPTA (bengale প্রবাল দাশগুপ্ত), foje esperantigita kiel Daŝgupto (naskiĝis la 19-an de septembro 1953 en Kalkato — forpasis la 1-an de junio 2026)[2][3] estis barata esperantisto kaj leksika esploristo, en la jaroj 2007–2013 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Li estis elektita por trijara periodo en la jokohama Universala Kongreso en aŭgusto 2007 kaj reelektita en la 95-a UK en Havano en 2010.

Probal Dasgupta
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1953 (1953-09-19)
en Kolkato
Morto 1-an de junio 2026 (2026-06-01) (72-jaraĝa)
en Kolkato
Mortokialo apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantoanglafrancagermanasanskritobengala
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Novjorko
Deccan College Post-Graduate and Research Institute (en) Traduki
The Sanskrit College and University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Arun Kumar Dasgupta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Manashi Dasgupta (patrino)
Malasree Sircar (edzino)
Abir (filo)
Okupo
Okupo lingvisto
tradukisto
universitata instruisto
verkisto
esperantisto
esperantologo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton liaj tradukoj
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Esperantistiĝis en 1967 [1]
vdr

Vivo kaj kariero

redakti

Probal Dasgupta doktoriĝis en Novjorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj.

En la Universitato de Hajderabado, li estis profesoro pri aplika lingvistiko ekde 1989 kaj estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Hindion” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj junuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001–2004). Ekde aŭgusto de 2006, li entreprenis en la Hinda Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolis en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono.

Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala (lia denaska lingvo), la angla, la franca kaj Esperanto. Krome li regis ankaŭ la germanan kaj sanskriton.

En 2021 oni aljuĝis al li la Premion Vidyasagar-Dinamoyee. Ĝi celas premii la tutan verkaron de la aljuĝitoj kaj la registaro de la barata gubernio Okcidenta Bengalio lanĉis ĝin en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar.[4][5]

Esperanto

redakti

En Esperantujo, li estas konata ĉefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. En 1983 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.[6] Li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001, kaj ĝia prezidanto en 2016.[7] Komence de 2019, li estis reelektita al la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo,[8] kiu finiĝis per lia morto.

Jam kiel 17-jarulo (19691970) li korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore, pri la ata-ita-problemo kaj pri frazeologio DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, helpante el vidpunkto de la lingvoj bengala kaj hindia. Kalocsay traktis kun li komplikajn gramatikajn problemojn, kvankam li sciis pri lia juneco (ekz. gratulas lin pro abiturientiĝo).[9]

Al la movada vivo, li kontribuas ekde la Rejkjavika UK en 1977. Tuj post la Rejkjavika kongreso, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979, kion faciligis la ĉeesto de Ralph Harry kiel la estro de la aŭstralia delegacio en UN. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.

Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983-86). En UK-oj, li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de la Federacio Esperanto de Barato (1987-89) – kiun li kunfondis en 1982 – li poste iĝis la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.

Ekde 1990, li estis kunredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado).

De 2007 li kunredaktis la novan revuon Beletra Almanako kune kun Jorge Camacho (ĉefredaktoro) kaj István Ertl.

Printempe de 2007 li kandidatis por la posteno de la prezidanto de UEA, kaj estis tiel elektita. En 2010 li reelektiĝis kiel prezidanto kaj oficis ĝis 2013.

Verkoj

redakti
  • Nomi kaj karakterizi (En: De A al B ; fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de D-ro André Albault, 1923 - 14 majo - 1998 / Hrsg.: Haupenthal, Reinhard ; p. 75 - 82)
  • Facila lingveto, peza lingvego, ĉu? (En: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal ; p. 83 - 94)
  • Degree words in Esperanto and categories in universal grammar (En: Interlinguistics : aspects of the science of planned languages / Hrsg.: Schubert, Klaus ; p.[231] - 247 : bibliogr. p. 246 - 247)
  • Adverboj en Esperanto (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubilación, a los 70 años...] ; p.[119] - 130)
  • Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (Pune: Dashgupta, [1987]. - [28] p. : bibliogr. p. 28) Dashgupta, Probal:
  • Culture, sharing and language (En: Rights to language: equity, power and education : celebrating the 60th birthday of Tove Skutnabb-Kangas / Hrsg.: Phillipson, Robert ; p.[49] - 51)¨Dashgupta, Probal:
  • Kategorioj, la fleksio, la lingvistiko, kaj radikoj en Esperanto (En: Centjara Esperanto : jubilea libro de Akademianoj ; p. 63 - 75)
  • La toleremo kaj aliaj artoj (En: Lingva arto : jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton / Hrsg.: Benczik, Vilmos ; p. 40 - 49)
  • Toward a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (En: Esperanto, interlinguistics and planned language / Hrsg.: Tonkin, Humphrey ; p.[140] - 171 : bibliogr. p. 169 - 171)
  • La lingvo kaj la rajto je komunikado (kun Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, En: Esperanto: the solution to our language problems : studies and articles on language problems, the right to communicate and the international language (1959-1981) / Hrsg.: Eichholz, Rüdiger ; p. 298 - 361 : ilustr.)
  • The otherness of English: India's auntie tongue syndrome: New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage, 1993. (ISBN 978-0803994560)
  • Explorations in Indian Sociolinguistics, Rajendra Singh, Probal Dasgupta, Jayant K. Lele. New Delhi, Sage, 1995, 258 p., (ISBN 978-0803992382)
  • After Etymology, 2000
  • Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, New York: Mondial, 2011. (ISBN 1595692142) (ISBN 978-1595692146)
  • Probal Daŝgupto, Flugilhava ŝtono: la poezio de Jiří Karen, Beletra Almanako, nº 19, februaro 2014, Novjorko, Mondial. ISBN 978-1-59569-277-1, ISSN 1937-3325. pp. 108-120.

Resumoj kaj referencoj

redakti

Legeblaj en la interreto

redakti

Tradukoj

redakti

Kontribuis al BA1.

Referencoj

redakti
  1. Konstruata tabelo de ĉiuj membroj de AdE (Esperanto), Akademio de Esperanto, eldonita la 20-an de aŭgusto 2020, alirita la 10-an de novembro 2025.
  2. Forpasis Probal Dasgupta
  3. Publikaĵo de Abir Dasgupta en Facebook
  4. UEA. (2021). Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato, Gazetara Komuniko, 8-an de oktobro 2021, [1]
  5. "Esperantista lingvisto en Barato ricevas ŝtatan premion" en Esperanto, n-ro 1362 (11) novembro 2021, p. 219.
  6. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el [[2] la originalo] je 2015-10-29. Alirita 2015-10-29 .
  7. Probal Dasgupta. Akademio de Esperanto. Alirita 2023-03-23 .
  8. Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februaro 2019
  9. Elektitaj Leteroj de Kálmán Kalocsay, Budapest 2006

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « Probal Dasgupta » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Renato Corsetti20072013Mark Fettes