Strando

relative plata ĉeborda linio (ĉe rivero, lago aŭ maro) kovrita per sablo, gruzo aŭ ŝtonetoj

Strandosablobordobanbordoplaĝo estas relative plata ĉeborda linio (ĉe rivero, lagomaro) kovrita per sablo, gruzoŝtonetoj, kaj tiel ofte taŭga por naĝado aŭ similaj aktivecoj.

Strando en Venezuelo.

Strando kaj plaĝo

redakti

Kelkaj opinias ke "strando" kaj "plaĝo" ne estas perfektaj sinonimoj, kaj "strando" estas geologiaĵo dum ke "plaĝo" estas sama ejo sed vidpunkte de turismo kaj ripozo. Plaĝoj estas ofte speciale aranĝitaj: kuŝejoj, vendejoj, duŝejoj komfortigas ripozlokon. Ĉar sablaj plaĝoj estas pli popularaj, oni foje konstruas artefaritajn sabloplaĝojn (alportante sablon el alia loko por kovri bordon de akvujo). Kelkaj sciencistoj emfazas, ke strando ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉirkaŭ 10 metrojn profunden. La superakva kaj la subakva partoj de la strando formas unuecan sistemon de moviĝantaj ŝtoneroj (sableroj). Ĉiukaze "strando" kaj "plaĝo" malsamas al bordo kiu povas esti klifa kaj do maltauĝa por aliri akvon por naĝado.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti