Prezidanto de Usono

registarestro de Usono
(Alidirektita el Prezidento de Usono)

La Prezidanto de Usono, ankaŭ Prezidanto, (angle President of the United States of America, mallongigite POTUS) estas la regnestro de Usono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto, George Washington, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estas Donald Trump, ekde la 20-a de januaro 2025.

Prezidanto de Usono
President of the United States
flago
Donald Trump, la 47-a kaj nuna Prezidanto de Usono
Donald Trump,
la 47-a kaj nuna Prezidanto de Usono
balote elektita ofico Redakti la valoron en Wikidata
ŝtatestroĉefministroĉefkomandantoprezidanto
Komenco 30-a de aprilo 1787 vd
Landoj Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sigelo de la Prezidanto de Usono

Laŭ la usona konstitucio li estas ankaŭ la estro de la ekzekutiva alo de la usona registaro. La 2-a artikolo de la usona konstitucio establas, ke la Prezidanto estu la Ĉefa Komandanto (Commander-in-Chief) de la usona armeo. La Prezidanto posedas ankaŭ potencojn specife donatajn al la Prezidanto, inkluzive la potencojn:

  • leĝigi per lia subskribo proponleĝojn, kiujn kaj la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato aprobis;
  • krei Kabineton de konsilistoj;
  • doni pardonojn; kaj
  • konsenti al traktatoj kaj elekti federalajn oficistojn, ambasadorojn, kaj federalajn juĝistojn (inkluzive la juĝistojn de la Supera Kortumo de Usono).

Institucioj

redakti

La oficiala loĝejo kaj administrejo de la Prezidanto estas la Blanka Domo.

La Unua Damo de Usono estas neoficiala titolo kaj pozicio tradicie tenita de la edzino de la prezidanto, samtempa kun lia fino de ofictempo.


  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidenta Administro de Usono.

La Oficejo de la Plenuma Aŭtoritato/Branĉo de la Prezidanto de Usono aŭ Administra Oficejo de la Prezidanto de Usono (angle Executive Office of the President of the United States, mallongigita: EOP aŭ EOPOTUS) konsistas el teamoj de la Prezidanto de Usono kaj helpaj teamoj kiuj raportas al la Prezidanto. La Direktoro de la Oficejo de la Plenuma Aŭtoritato estas la Stabestro de la Blanka Domo. La nombro da Blankdomo-kunlaborantaro pliiĝis signife ekde 1939.

La Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono, Usona Nacia Sekureckonsilio aŭ Nacia Sekureckonsilio (angle United States National Security Council, akronime konata kiel NSC) estas usona federacia instanco kiu subtenas la usonan prezidanton en la disvolviĝo, efektivigo kaj kunordigo de la sekureco kaj ekstera politiko de la lando.

Esperantistoj

redakti

Charles H. Matchett estis la kandidato de la Socialista Laborista Partio de Usono por Prezidanto de Usono en 1896 (kaj antaŭe por Vicprezidanto de Usono en 1892). Li poste esperantistiĝis kaj oficiale partoprenis la 1-a UK.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Konata citaĵo pri la posteno

redakti
 
 Vi ne iĝas prezidanto de Usono. Vi ricevas dumtempan gepatrorajton de institucio nomata la prezidanteco kiu apartenas al nia popolo. Havi provizoran gepatrorajton pri ĉi tiu ofico estis por mi sankta konfido kaj honoro preter vortoj aŭ mezuro. 
— Ronald Reagan la 15-an de aŭgusto 1988 en New Orleans, Luiziano [1]

Referencoj

redakti