Most

Most estas urbo en nord-orienta Bohemio (Ĉeĥio) kun 63 474 loĝantoj (2025). La regiono riĉas je bruna karbo, industrio metalurgia, kemia, petrokemia, tekstilia, poligrafia. Termoelektrejo en proksima Komořany. Fama aŭtomobila vetkurejo. Slavoj tie loĝas ekde la 6-a jarcento, en la 12-a jarcento foireja vilaĝo, post 1230 burgo Landeswarte. La dekana domo devenanta el la 14-a jarcento transportita en 1975 al alia loko.
| Most | |||
| germane Brüx, latine Pons | |||
| urbo | |||
Ununura konservita strato de Starý Most
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Most | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
| Distrikto | Distrikto Most | ||
| Administra municipo | Most | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Parto de | Mosta baseno | ||
| Montaro | Bohemia mezmontaro | ||
| Rivero | Bílina | ||
| Situo | Most | ||
| - alteco | 233 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 30′ 11″ N 13° 38′ 12″ O / 50.50306 °N, 13.63667 °O (mapo) | ||
| Areo | 86,94 km² (8 694 ha) | ||
| Loĝantaro | 63 474 (2025) | ||
| Denseco | 730,09 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 10-a jarcento | ||
| - preskaŭ detruita | 70-aj ĝis 80-aj jaroj Starý Most | ||
| - nova konstruado | 1954 - 1989 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 434 01 | ||
| NUTS 3 | CZ042 | ||
| NUTS 4 | CZ0425 | ||
| NUTS 5 | CZ0425 567027 | ||
| Katastraj teritorioj | 18 | ||
| Partoj de urbo | 8 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 61 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.mesto-most.cz | |||
| |||

La kialo por tiu transporto estas la defosata karbo, pro kiu oni detruis (escepte de la dekana preĝejo) la tutan urbon kaj konstruis alian kelkajn kilometrojn for.
Ĝemelaj urboj de Most estas Meppel en Nederlando kaj Marienberg en Germanio.
La nomo de la urbo signifas en le ĉeĥa lingvo "ponto". Ankaŭ la germana nomo de la urbo, "Brüx" [briks][rompita ligilo], deriviĝas de la germana vorto "Brücke" = ponto.
Laŭ la urbo nomiĝas Mosta baseno.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Litvínov, Horní Jiřetín, Braňany, Bílina, Vrskmaň, Vysoká Pec, Mariánské Radčice, Bečov, Malé Březno, Lišnice, Korozluky kaj Obrnice.
Loĝantaro
redakti| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 6 308 |
| 1880 | 10 136 |
| 1890 | 27 292 |
| 1900 | 40 701 |
| 1910 | 48 621 |
| 1921 | 51 727 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 28 212 |
| 1950 | 26 516 |
| 1961 | 44 460 |
| 1970 | 54 748 |
| 1980 | 60 562 |
| 1991 | 70 670 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 68 263 |
| 2011 | 65 193 |
| 2014 | 67 332 |
| 2016 | 67 002 |
| 2017 | 66 768 |
| 2018 | 66 644 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 66 186 |
| 2020 | 66 034 |
| 2021 | 61 306 |
| 2022 | 62 866 |
| 2023 | 63 856 |
| 2024 | 63 882 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 63 474 |
Partoj de urbo
redaktiUrbo Most konsistas el ok lokaj partoj, kiuj situas sur 18 katastraj teritorioj:
- Starý Most – k. t. Most I, Konobrže, Kopisty, Pařidla kaj Střimice (antaŭe parto Kopisty)
- Most – k. t. Most II, parte Hořany
- Čepirohy – k. t. Slatinice u Mostu, Čepirohy, parte Hořany
- Komořany – k. t. Dřínov u Komořan, Ervěnice, Komořany u Mostu kaj Třebušice
- Rudolice – k. t. Rudolice nad Bílinou
- Souš – k. t. Souš, parte Most II
- Velebudice – k. t. Skyřice kaj Velebudice
- Vtelno – k. t. Vtelno
Transporto
redaktiFervoja transporto
redaktiMost estas fervoja nodo. Tra urbo kondukas linio numero 130 de Chomutov al Ústí nad Labem. Krome komencas en Most jenaj linioj:
Urba transporto
redaktiInter Most kaj Litvínov ekzistas trama linio, kiu konektas ambaŭ urbojn.
Esperanto
redaktiEn Most naskiĝis Božena Vlčková.
Pluaj fotoj
redakti-
Ununura konservita strato en Starý Most
-
Regiona muzeo en Most
-
Aŭtodromo
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala TTT-ejo de la urbo: ĉeĥe, angle Arkivigite je 2005-02-05 per la retarkivo Wayback Machine, germane[rompita ligilo]



