Monotipa taksono
taksono kiu enhavas nur unu subtaksonon de la sekva pli malalta rango
En biologio, monotipa taksono, aŭ unutipa taksono, estas taksono kiu havas nur unu tuj suban subtaksonon[1]. Tiu subtaksono do estas la ununura tipo de la taksono.

Tiel, unutipa familio, havas nur unu genron, kaj do estas unugenra. Unutipa genro havas nur unu specion, kaj do unuspecia. Kaj unutipa specio ne havas subspecion, kaj do estas sensubspecia.
Laŭ evolua biologio, taksonomio estas rimedo reprezenti konojn pri filogenetiko. Tiele, estas kutime evitata establi unutipajn taksonojn se tio ne ŝajnas garantiita ekzemple per filogenetika pruvo kia fosilio aŭ rilato kun analizoj de kladoj[2].
Ekzemploj de unutipaj taksonoj
redakti- Nepentacoj aŭ kionedoj estas unutipaj familioj, ĉar ili enhavas nur unu genron.
- Kameropo estas unutipa genro, ĉar ĝi enhavas nur unu genron.
- La granda kriaglo estas unutipa specio, ĉar ĝi havas neniun subspecion.
- ( Ophiophagus hannah )
- Hinda antilopo ( Antilope cervicapra )
- Pampa cervo ( ozotoceros bezoarticus )
- kolhara lupo ( Chrysocyon brachyurus )
- Filipina aglo ( Pithecophaga jefferyi )
- Anda kondoro ( Vultur gryphus )
- Giganta formikoformiko ( Myrmecophaga tridactyla )
- Nigra kajmano ( Melanosuchus niger )
- Adakso ( Addax nasomaculatus )
- Altnaza antilopo ( Saiga tatarica )
- Okapio ( Okapia johnstoni )
- Malaja fluglemuro ( Galeopterus variegatus )
- la homo ( Homo sapiens )
Notoj
redaktiReferencoj
redakti- Mayr E, Ashlock PD. (1991): Principles of Systematic Zoology (2a edl.). McGraw-Hill. ISBN 0-07-041144-1
- Parham, J.F. & Feldman, C.R. (2002): Generic revisions of emydine turtles. Turtle and Tortoise Newsletter 6: 28–30. PDF plena teksto[rompita ligilo]