Mondaj Ludoj 2025
La Mondaj Ludoj 2025 (ĉine 2025年世界运动会), ofte konataj kiel Ĉengduo 2025, estas la dekdua versio de la Mondaj Ludoj, kiuj inkludas sportojn kaj sportdisciplinojn ne konkurencatajn ĉe la Olimpikoj. Ili okazis de la 7-a ĝis la 17-a de aŭgusto 2025 en Ĉengduo, Siĉuano, Ĉinio.
Ĉi tiu estis la unua versio okazanta laŭ la gvidlinioj difinitaj en la strategia dokumento "Kresko Preter Plejboneco", la tria versio okazanta en Azio, kaj la unua fojo, kiam Ĉinio gastigis la Mondajn Ludojn. [1]
Krome la evento markis la revenon al kvarjara ciklo post kiam la Mondaj Ludoj 2021 en Birmingham, Alabamo, Usono, estis prokrastitaj al 2022 pro la pandemio de KOVIM-19.
Torĉa stafetado
redaktiPor la unua fojo en la historio de Mondaj ludoj, torĉo-stafetado estis okazigita. La torĉo estis rivelita la 27-an de februaro 2025. Nomita "Ĵumeng", ĝia dezajno miksas artajn formojn, simbolajn kolorojn kaj kulturajn motivojn en stilo kiu reflektas la spiriton de la Mondaj Ludoj kaj la heredaĵon de la gastiganta nacio.[2]
La 21-an de julio 2025, la organiza komitato anoncis, ke la torĉa stafetado komenciĝos la 26-an de julio ĉe etnografia heritaĵa muzeo en la urbo, kaj vojaĝos tra Ĉengduo, kaj najbaraj urboj Deyang kaj Meishan, kaj vizitos plurajn vidindaĵojn en la areo; la arkeologia ejo Jīnshā, la esplorbazo Ĉengduo pri bredado de grandaj pandoj, la historiaj sanktejoj Wuhou kaj San Su plus la Malsekregiona Parko de la lago Xinglong estis itineroj. Ĉirkaŭ 120 torĉportantoj partoprenis.[3]
Maskotoj
redaktiLa maskotoj por la ludoj estis rivelitaj la 6-an de aŭgusto 2024: Ŝubaŭo, grandega pando, kaj Jinzai, ora stumpnaza simio, estis kreitaj por levi konscion pri raraj bestoj kaj biodiverseca protekto.
Oficialaj konkuroj
redakti35 sportaj disciploinoj estis reprezentitaj en ĉi tiu eldono. Unuafoje, motorboatsporto kaj grupa kuraĝigado estis reprezentitaj[4]. Male, bovlingo, akvoskiado, kaj rulŝuado jam ne estis reprezentitaj.
Unuafoje, eventoj rezervitaj por atletoj kun handikapoj estis en la programo en liberplonĝado kaj ĵuĵicuo.
|
|
|
|
|
Atentu: la terminaro ankoraŭ ne estas fiksa, kaj evidente multaj tekstoj ankoraŭ mankas...
Referencoj
redakti- ↑ The World Games 2025, Chengdu (CHN). Alirita 18 July 2022 .
- ↑ Mondaj Ludoj 2025: Ĉengduo malkaŝas torĉon (27-a de februaro 2025). Arkivita el la originalo je 5-a de aprilo 2025. (angle)
- ↑ Chengdu Launches Historic First TWG Torch Relay. Mondaj Ludoj (2025-07-28). Alirita 2025-10-15 .
- ↑ Sporta Programo fiksita por la monaj ludoj 2025 en Ĉengduo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (jen angle)

