Intelekto
Intelekto[1][2] estas la kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Ĝi estas ekkonkapablo, kies specifa objekto estas la nocio de ento. Etimologie intelekto estas latindevena, el intelligere (= kompreni per intelekto, distingi), vortformita el intus (= inter) kaj legere (= legi). La verba formo okazas fundamente en la greka kaj latina, kun la signifo elekti: légein en la greka, legere en la latina. Koncerne la latinan intellectus, ĝi estas pasinta participo, kiu fariĝis samtempe substantivo; en Esperanto la radiko intelekt- estas substantiva. Pro tio, Esperante intelekto ne estas la rezulto de intelekti sed la ekkonkapablo; la rezulto nomiĝas intelektado.
| Intelekto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| tipo de propreco fenotipa trajto | |||||
| kogno • ability | |||||
| |||||
Inteligento[3] estas kapablo facile kompreni kaj vigle pensi.
Vidu ankaŭ
redaktiProverbo
redaktiEkzistas proverbo pri intelekto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:
„ Malgranda aspekte, sed granda intelekte. ”

