Bapto

sakramento de kristaniĝo
11 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 jun. 2025.

Bapto estas sakramento de kristaniĝo. La baptoto pentas pri siaj pekoj, konfesas la kristanan kredon kaj ricevas pardonon de la estintaj pekoj, precipe de la origina peko. Katolikaj pastroj baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito (la Triunuo).

Bapto
religia ceremonio • Sakramentoinico • nomceremonio • kristana liturgia rito
Landoj Irako vd
vdr
James Tissot, Jesuo baptate

Iuj eklezioj baptas per la verŝado de akvo, aliaj per subakvigo. La vorto "bapto" devenas de la antikva greka verbo : βαπτίζειν / baptizein ("trempi").

La rito memorigas la bapton de Jesuo Kristo fare de Johano Baptisto en rivero Jordano.

En katolikismo kaj ortodoksismo, la pastro ankaŭ ŝmiras la frunton per sankta oleo.

Kelkaj grupoj, kiuj neas la doktrinon de la Triunuo, ankaŭ praktikas bapton. Tamen, neniuj kristanaj komunumoj konsideras ĉi tiujn baptojn validaj.

Du tipoj de la bapto

Ekzistas nuntempe du ĉeftipo de bapto: normale trempante akvon sur la kapo farata bapto por tre etaj infanoj kaj merganta bapto por homoj, kiuj esprimis volon ricevi bapton. Pri tio, ĉu la unuaj kristanoj baptis vere malgrandaj infanoj, oni multe disputis.

Infanetbapto

 
Bapto de bebo
 
Katolika bapto de infanino
 
Luterana infanbapta evento en finnlanda hejmo

En la plej multaj kristanaj grupoj, kiuj baptas tre junajn infanojn, oni kredas, ke la bapto donas kredon por la infano. En Katolikismo, Luteranismo, Anglikanismo, Orienta Ortodoksismo kaj Kalvinismo, bapto estas komprenita kiel sekreto kiu peras gracon, aŭ sakramenton. Aliflanke, ekzemple, laŭ la metodisma kaj lestadiana koncepto, infanoj naskiĝas kredantoj kaj ne devus esti baptitaj ĉar ili jam kredas, sed bapto plifortigas fidon.

Infanetbapto nun estas kutime liverata trempante la kapon de la infano per akvo, sed en la pasinteco ĝi ankaŭ estis plejparte liverita per mergo (vidu ekzemple la Granda Katekismo de Marteno Lutero. Merga bapto daŭre estas ofta en la Ortodoksa Eklezio.

Argumentoj por la bapto por infaetoj estas ekzemple, ke la apostoloj baptis unufoje grandajn familiojn kaj ke laŭ evangelio Jesuo ordonis fari la ĉiujn popolojn kiel liaj lernantoj, ankaŭ vere etaj infanoj. Unu argumento estas ankaŭ, ke laŭ la Biblio estas konsiderebla, ke la bapto anstataŭigis la cirkumcidon.

Bapto de kredantoj

 
Bapto de plenkreskulo
 
Bapto en la rivero Jordano.
 
Bapto de Konstantino

Oni nomas "bapto de kredantoj" la doktrinon laŭ kiu oni baptu nur la plenkreskulojn aŭ nur tiujn, kiuj povas respondeci pri sia fido. Tion defendas multaj kristanaj grupoj, kiel la baptistoj. En ĉi tiuj grupoj, permesi al si esti baptita kutime estas vidata ĉefe kiel formala konfeso de kredo. Multaj tiaj kristanaj grupoj ne konsideras bebobapton vera kaj tiel persono, kiu antaŭe ricevis nur bebobapton, necesas novan bapton por ke aliĝi al la eklezio. Aliflanke kiam oni movas al alia loka paroko oni ne necesas novan bapton.

Multaj grupoj apogantaj bapto de kredantoj apogas sian opinion per tio, ke Biblio ne rekte diras, ke iu estus baptita do june. Teksto de Tertuallino montras, ke la infana patro kaj uzo de baptogepatroj kaj -patrinoj estis jam ordinaraj en lia tempo, sed li malrekomendis bapton de vere etaj infanoj por ke eviti tian, ke persono, kiu jam estas baptita, faras pekon.

En tempo de Konstantino la granda multaj kristanoj kredis, ke en bapto dio pardonas tiujn pekojn, kiuj li antaŭe faris kaj tial oni ofte baptis maljunulojn. Ekzemple Konstantino permesis bapti sin nur sur sia mortlito.

Bapto de kredantoj ordinariĝis en komenco de la 20-a jarcento je naskiĝo de pentekostismo.

Sanga Bapto

En la katolikismo kaj ortodoksismo oni kredas ke se iu suferas martirigon pro la kristana fido, eĉ se tiu ankoraŭ ne estis baptita, la elverŝo de ties sango valoras kiel la bapto mem.

Dezira bapto

En la katolikismo, dezira bapto estas la kredo laŭ kiu la deziro de bapto estas sufiĉa por tiuj kiuj mortis antaŭ ol esti baptitaj. Tiu nocio supozas, ke bapto estas esenca al savo. En ĝia ekstrema formo, tiu nocio certigas, ke nekristanoj, kiuj praktikas la plinoblajn elementojn de iliaj religioj, ricevas la benojn de la bapto eĉ sen koni Kriston.

Malbapto

Neniigo de la bapto ne eblas. Oni tamen povas per helpo de Actus Formalis Defectionis ab Ecclesia Catholica ("formala akto pri malmembriĝo el la eklezio katolika") sciigi la kompetentan episkopon ke oni volas forlasi la eklezion (fakte do malkonvertiĝi). Tio tiam estas menciata en la baptoregistro. La eklezio konsideras tian peton kiel ago de apostatiĝo, herezoskisma ago, por kio la kanono 1364 §1 de la kanona juro estas aplikata. La bapto mem, kiel ligo kun la Korpo de Kristo, laŭ la eklezio ne povas esti neniigata ĉar tio estas ontologia kaj daŭra ligo kaj tial oni ne forigas nomojn el la baptoregistro. En Flandrio en 2010 altiĝis la nombro da homoj kiuj estis baptitaj laŭ la rom-katolika rito kaj volis esti "malbaptataj". Grava kaŭzo de tio estas la ekscio de infana seksa misuzo fare de servantoj de la eklezio.[1]

 
Baptujo en Magdeburgo (Germanio)

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj