Aprilo de 2026
monato de 2026
| aprilo | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2026:
NASA sendis pilotatan mision al la Luno — unuafoje post 54 jaroj. La kosmoflugo Artemis-2 startis el la kosmodromo ĉe Kabo Kanaveral, Florido. Kvar astronaŭtoj ĉirkaŭflugos la sateliton de la Tero kaj revenos hejmen post dek tagoj.
Usono kaj Irano anoncas provizoran dusemajnan batalĉeson, dum Israelo, kvankam ankaŭ Hizbulaho akceptis la batalĉeson, pluigas sian atakon en Libanon.
La opoziciulo Péter Magyar venkegas en la balotado de Hungario kaj finigas 16 jarojn de regado de Viktor Orbán.
Pli ol cent personoj mortis en bazaro dum aeratako de la armeo de Niĝerio kontraŭ ĝihadistoj en Jalli Futchimiram Geidam, Jobe, nordorienta Niĝerio.
La eŭroskeptikulo Rumen Radev venkas en la balotado de Bulgario kaj estos ĉefministro.
Malsukcesis atencoprovo kontraŭ Donald Trump.
Bombeksplodo en ŝoseo en Kaŭko, Kolombio okazigis 19 mortojn kaj 38 vunditojn.
Ĝihadistaj islamistoj kaj tuaregaj ribeluloj kunordigite ekkontrolis areojn en la nordo de Malio post surprizaj atakoj al la junto subtenita de Afrika korpuso (Rusio) en la ĉefurbo Bamako kaj disaj urboj de la lando, kaj mortigis la ministron pri defendo.
Komenciĝis ŝarĝado de nuklea fuelo je la nuklea centralo Ruppur, konstruata de la korporacio Rosatom (Rusio) en Bangladeŝo.
Post preskaŭ ses jardekoj de membreco, UAE anoncis sian foriron de OPEL, kaj ankaŭ de OPEL+.
Okazas en Sankta-Marta, Kolombio, la unua internacia pintkunveno pri forlaso de fosiliaj brulaĵoj kun 50 partoprenantaj landoj.